alvoko de UEA (Universala Esperanto Asocio) al la esperantistoj kaj la mondo
Déclaration de l’association mondiale d’espéranto :
« Nous ne devons pas cesser de travailler pour la paix entre les hommes et les nations »
Reage al la militaj tondroj kaj homa sufero en la oriento de Eŭropo UEA deklaras:
En la historio de la homaro homoj strebis al la idealo de paco, sed neniam sufiĉe por certigi ĝian finan atingon. Tamen precize nun niaj modernaj komunikiloj havas la potencon unuigi la tutan mondon por individue kaj kolektive kriprotesti uzadon de perforto kontraŭ senkulpaj kunhomoj, niaj gefratoj. La memoro en kaj ekster Eŭropo pri du teruraj mondmilitoj kun milionoj da mortintoj bilde kaj vorte transdoniĝis kaj gravuriĝis en la konscio de ĉiuj nunaj generacioj.
Kian respondecon ni havas kiel esperantistoj, kiam eksplodas nova konflikto? La iniciatinto de Esperanto, D-ro L. L. Zamenhof, konsciis kaj mem spertis la kondiĉojn, kiuj kaŭzas militadon. Li kunligis siajn pacajn idealojn kun lingvo, kiu ebligas respekteman egalecon en la komunikado cele al reciproka interkompreniĝo inter la homoj. Vera bazo por tiu maturiĝo, kiu kondukus al definitiva forlaso de la deziro superregi aŭ suferigi niajn planedajn kunloĝantojn. En 1906, okaze de la 2-a Universala Kongreso de Esperanto, en Ĝenevo, li deklaris: “Nun, kiam en diversaj lokoj de la mondo la batalado inter la gentoj fariĝis tiel kruela, ni, Esperantistoj, devas labori pli energie ol iam”.
Nia tasko estas klara. Komenci en nia propra konscio elradikigi antaŭjuĝojn kaj malamon al konatoj kaj nekonatoj. Poste kunlabori kun ĉiuj bonkoraj individuoj, kiuj dediĉas sin al edukado por interhoma kompreniĝo. Ni jam akceptis tiun sindevontigon, lerninte Esperanton. Sekve ni ne laciĝu insisti, ke niaj registaroj reprezentu la pacemajn dezirojn de siaj popoloj vivi en senkonflikta harmonio laŭ modeloj de la plej altaj etikaj principoj ekzempligitaj en la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj. Ni insistu, ke la membroj de Unuiĝintaj Nacioj devigu respekton al tiu Deklaracio, al la Ĉarto de UN kaj al ĝiaj fondaj principoj, kiuj naskiĝis de la deziro, ke neniam ripetiĝu la hororoj de amasmilitado.
Ni levu niajn voĉojn individue kaj kolektive kiel anoj de internacia movado, kiu ĉiutage laboras por paca interkompreniĝo. Per tiu potenco ni konsciigu al niaj registaroj, ke necesas plenumi la promesojn faritajn al la mondpopolo: solvi konfliktojn antaŭ ol ili erupcias katastrofe por ĉiuj mondloĝantoj.
UEA ne prenas politikajn poziciojn, krom pledi por la justeco de egalrajtiga internacia komunikilo, kiu faciligos la atingojn de pacaj idealoj kaj amon inter la popoloj. Ni tamen nature kaj senlace esprimas nian solidarecon kun ĉiuj samideanoj, kiuj suferas pro perfortaj atencoj kontraŭ iliaj rajtoj al paca, sekura vivo. Ni jam nun atentas, kiel ni povas helpi en la nuna situacio. La konto Espero ĉe UEA (https://uea.org/alighoj/donacoj/espero) estis fondita okaze de alia kruela milito en Eŭropo por interalie iom helpi al familioj de esperantistaj viktimoj, kaj ni uzos tiun kaj aliajn rimedojn por montri nian solidarecon kun niaj kuraĝaj familianoj (tiu konto estas ĉiam malfermita por tiucelaj kontribuoj). La fondinto de UEA, Hector Hodler, celis krei kunlaboran reton de samideanoj tra la tuta mondo. Ni memoru la modelan laboron de nia Ĝeneva oficejo por kontaktigo de familianoj en alia kriza milito kaj montru, ke ni kapablas tuj agi por doni la praktikan helpon, kiun bezonas membroj de nia tutmonda familio.
Aliĝas al tiu deklaro la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI).
Laisser un commentaire