Le stage a réuni 27 personnes à Saint-Brieuc les 12 et 13 octobre 2019, une occasion idéale pour progresser dans la connaissance et l’utilisation de la langue espéranto avec parfois des participants venus de loin.
Des photos de groupe et photos des cours montrent l’ambiance parfois studieuse parfois joyeuse…

Un descriptif en espéranto accompagne les photos pour ne pas perdre pied…en attendant un prochain RDV entre espérantistes.

ĉetablababilado

Armor Esperanto kutimas proponi studperiodon en oktobro. Ĉi-foje, 27 personoj partoprenis, inter ili 6 gastis ĉe lokaj esperantistoj. Ni aparte dankas ĉiujn, kiuj vojaĝis el Douarnenez, La Rochelle, Nantes kaj Granville por instrui aŭ por plibonigi sian lingvonivelon.

La plej juna ĉeestanto, Lucie, 14 jaraĝa, eklernis la lingvon kun Alain Bournel. Ŝi nun povas paroli hejme kun sia patrino Carole !

Ĝoja etoso

Ŝanjo (Chantal) Allen kiu sukcese studas en Poznan proponis la temon «  Vi en esperanta lando ». Diversmaniere, per ludo aŭ per ekzerco, kelkfoje uzante la PIVon, ŝi malkovrigis novajn vortojn aŭ esprimojn…vera plezuro por babilado!

Trankvile kaj agrable

Franjo Martin jam zorgis pri studperiodo en 2013 antaŭ transloĝiĝo al La Rochelle, ŝi denove retrovis Saint-Brieuc. Ŝi lerte laborigis sian grupon pri diversaj temoj (familio kaj membroj, Tintin, kanto pri liberto, legokapablo, afiksoj, ludoj …)

Lernantoj kaj kantistoj

Guy Martin unue surprizis nin per elektita temo « Kolapsologio » : falego de iu civilizacio, tamen oni povas sin prepari al iama falo… Do ni babilis, aŭskultis retradion kaj skribis fabeleton por imagi, tion kio povus okazi poste…

Pri tiu temo, Guy konsilis al ni legi freŝbakitan francan revuon, kies nomo estas « Yggdrasil », aŭ spekti la filmon « Qu’est-ce qu’on attend ? »

Pri Kolapsologio …

Finfine, ĉiuj el ni pasigis belan semajnfinon kaj tre ŝatis retrovi unu la alian, dum ĉetabla babilado en krespejo aŭ dum paŭzoj kaj kursoj.
Ni estas pretaj por partopreni ontajn aranĝojn.

Ĝis baldaŭ en Pluezek 2020 !

Ek al Pluezek 2020 !