Jen interesaj raportoj pri nia studperiodo en Saint-Brieuc la 26an kaj la 27an de marto 2022.

Printempa tagmanĝo

«Babilado pri miaj opinioj rilate tradukadon»

Naŭ homoj partoprenis : Laurent Ŝanjo Amapola Martine Jeanne Jean-Claude Hélène Fabienne Philippe

Ni diskutis la demandojn:  Kial traduki? Kiel traduki?

Mi emfazis la gravecon de legado de verkoj en denaska lingvo, en Esperanto kaj en ĉiuj konataj lingvoj (regionaj lingvoj ktp). Per la legado venas aprezo de la verkoj – Estas grave partopreni la Sumoo-periodojn. Per la ŝatataj verkoj nature venas la EMO traduki. La traduko estas por ĉiuj sufiĉe spertaj esperantistoj.

Kiel traduki :
Legi verkon kaj decidi ĝin traduki – Unu homo tradukas kaj decidas kiel ŝi / li volas traduki (kiuj estas la celoj de tiu traduko? Literaturaj? Kulturaj?)
Uzi la multnombran materialon je dispono por helpi al nia traduko, nome:

  • ĉiaj vortaroj en la gepatra lingvo kaj en aliaj lingvoj
  • ĉiaj utilaj retejoj : PIV – Tekstaro – la bonalingvo – Google traduko – Vikipedio – ktp
  • Sociaj retejoj : lingva konsultejo ktp
  • Mi konsilas kreon de propra vortaro
  • Post la fino de la traduko peti provlegadon de aliaj homoj por modifoj kaj polurado
  • Trovi eldoniston por publikigo (La eldonisto de la verko en Esperanto kontraktas kun la eldonisto, kiu posedas la rajtojn)

Mi ricevis bonajn opiniojn pri nia babilado.
Jean-Claude

Kurso por progresantoj : Alexandra, Hubert, Maryvonne, Alain, Noël, Marie-Mad, Jean-Pierre, Marie, Michel, Géry.

Mi proponis dialogojn kaj ekzercojn por plibonigi la vortprovizon de la gelernantoj, pri la mebloj kaj aĵoj de la domo, kaj pri kuirarto. Ni ankaŭ revidis kelkajn gramatikaĵojn, kiel adverboj kaj komparacioj.
Ni aŭskultis kantojn pri kiuj ni devis retrovi la mankantajn vortojn. Dum la lasta horo, mi proponis ludojn en Esperanto.
La partoprenantoj estis vivantaj kaj scivolemaj. La etoso estis gaja kaj bonhumora.
Maja

Kurso por komencintoj

Ses partoprenantoj ĉeestis sabaton, sed nur tri dimanĉon, kiel anoncite. Niaj komencintoj estas tre okupitaj !
Ni studis rilatojn en la familio, dank’ al ili, ni uzis kelkajn afiksojn : ĉefe ge, pra, bo, eks,ino, ulo.
Dum la plej granda parto de la semajnfino, ni lernis kiam uzi la N finaĵon. Grava afero, ĉu ne ?
Ni ne forgesis paroli pri ig kaj îg ! 
Tiuj intensaj tagoj finiĝis per agrabla legado
La komencintoj estis akurataj, aŭskultemaj kaj laboremaj, ne grumblemaj, Tion instruistoj ŝatas.
Jean-Yves

Pri la vizito de San Briego :- dekvino da partoprenantoj (progresantoj kaj babilantoj).
La vetero estis tute favora. Ŝanjo helpis min legante plurajn dokumentojn, kaj esperante kaj france (por tiuj kiuj ne sufiĉe bone komprenis la teknikajn esperantajn vortojn). Ni ankaŭ partoprenis dum preskaŭ duonhoro en la manifestacio por la paco en Ukrajnio en la placo de la homaj rajtoj – ni ankaŭ vizitis Jonathan, esperantista vendisto de senkemiaĵaj legomoj.
Laurent


Pri la posttagmeza dimanĉa aktivaĵo:- 8 partoprenantoj.
Unue, Ŝanjo legis mesaĝojn de Nadia, ukrajna esperantistino, ricevitajn de ŝi kaj ankaŭ de Laurent per la Pasporta Servo; poste, ni decidis verki kune mesaĝon al ŝi- konsekvence ni interŝanĝis pri la situacio en Ukrajnio kaj ankaŭ pri aliaj nunaj problemoj.
Poste, dum unu horo, ni ekis la tradukon de kartoj de la ludo « La fresko de la klimato» (plenkreskula versio); ne estis tro malfacile.
Al ĉiuj plaĉis la studperiodo.
Amapola

Planitaj lingvoj je la fino de la 19-a jarcento
Konversacia grupo kun 8 partoprenantoj. Ili babilis duope.
A – Naturaj kaj planitaj lingvoj
Tra praktikaj ekzercoj, la partoprenantoj interŝanĝis pri ilia propra lingva situacio :
Kiujn lingvojn vi parolas hejme, en laborejo, dum vojaĝoj ?
Riĉaj respondoj enkondukis la interlingvistikan temon :
Kio estas natura linvo ? Difino de planita lingvo, artefarita, konstruata, helplingvo, ponto.

B – Eùropo je la fino de la 19-a jarcento
Eltroviĝoj :
El listo, kiu malkovro estas, laù vi, la plej grava kaj klarigu.
Ĉu ĉiuj scientistoj parolis la saman lingvon ? Kiuj lingvoj povis respondi al urĝa bezono de interkompreno ?
Mapo de Eùropo en 1871.
Analizo kaj komento pri la eùropaj landlimoj post la prusa milito. Politika sistemo de la rusa, aùstria-hungara kaj prusaj imperioj, kiuj regis super multnombraj minoritatoj kaj trudis diktatoran reĝimon. Lingvajn konsekvencojn.

C – Planlingvoj je la fino de la 19-a jarcento
Eksplodoj de lingvaj kreaĵoj. Inter aliaj, volapuko, Occidental, Novial, Latino sine fleksione kaj Ido estis elektitaj. Partoprenantoj rolludas kiel la aùtoroj de tiuj ĉi lingvoj kaj prezentis partojn de la projekto : la vivo, la movado aù la lingvo.

Ŝanjo

Agrabla paŭzo ekstere