Armor Esperanto

Apprendre une langue équitable parlée dans plus de 110 pays

Jarkunveno 2026

Ni ĝoje renkontiĝis en Januaro por nia jarkunveno, laborante matene kaj ludante posttagmeze.

Nova prezidanto Alain Bournel anstataŭas Murielle Caré.
Ek al la laboro por la nova teamo kiu nun estras nia asocio !

Posttagmeze, kelkaj kantis, ĉendansis, teatrumis, cerbumis…
Ni ankaŭ interparolis kun Ana Sonĝanta kiu jam vizitis Bretonion.

Ĉendansoj estas tradicio en Bretonio… kaj ni kutimas danci dum nian renkontiĝoj.

Anoj de Dinan amuziĝis kaj ridigis nin per tiu stranga dialogo…pri bestoj.

Pierre instigis nin kunlabori por solvi krucenigmojn.

Kurso de Dennis Keefe

En novembro, okazis speciala kurso kaj por instruistoj, kaj por instruantoj en Saint-Brieuc.

Ni baldaŭ rakontos pri tiu sperto en nią bretona revuo Verda Triskelo kaj ankaŭ en la Ondo de Esperanto.

La kurso konsistis el pluraj prelegetoj kaj trejnadoj pri :

– historio pri diversaj metodoj por lerni/instrui lingvojn (krom Cseh kaj Zagreba metodo) : ĉefe Berlitza metodo sed ankaŭ Tut Korpa Responda metodo kaj Gouin metodo de serioj.

– BEK kurso bazita sur dialogoj celantaj paroligi la lernantojn kiuj alterne rolludas (demando – respondo )

– rekomendoj pri kiel uzi bildojn, reklamojn, filmojn, revuojn ( ekz : Unesko revuo en Esperanto), rekomendoj pri korektado aŭ ne dum la lecionoj.

Post tiu kunveno en Bretonio, Dennis elpensis novan retan kurson kaj lanĉos ĝin en februaro 2026…
Nepre rigardu la agendon ĉe Eventa Servo !

Dank’al Ninon, tre efika kuiristino, niaj paŭzoj estis ege agrablaj !

Ni proponis al ĉiuj ĉeestantoj donaci libron por alia partoprenanto, estis bela surprizo kaj por ĉiuj el ni, nova libro aperas sur niaj bretoj por partopreni venontan sumoolegadon !

Dankon al Dennis kiu bele prelegis franclingve pri lingvofestivaloj.

Novembraj studperiodoj

Aŭtuna studperiodo en Saint-Brieuc

Datoj : 15a kaj 16a de novembro

ICI des informations pour le stage d’automne

Je tri niveloj, nia asocio proponis dutagajn kursojn.

Je la fino de la una tago, ĉiuj partoprenintoj renkontiĝis en la salono Vandana Ŝiva por komuna aktivaĵo : temis pri uzo da prefiksoj kaj sufiksoj.

Ĉiam en bona etoso ni renkontiĝas, babilas kaj laboras dum studperiodoj en Saint-Brieuc.
Anoj de Vannes proponis teatraĵon por ĉiuj dimanĉon frumatene antaŭ la kursoj. Gratulon kaj dankon al ili!

Kurso kaj por Instruistoj kaj por Instruantoj
de Dennis Keefe

Dato : 29a kaj 30a de novembro

Ĉi tie : informoj pri organizado kaj kurso de Dennis Keefe

Lingva semajno

En marto, la lernejo de Rostrenen festos lingvojn, Kalio, instruistino imagis tiun buntan festivalon kun Fransoazo. Ĉiutage de la 17a de marto ĝis la 22a de marto, vi trovos ion por fari kaj malkovri.

Bonvolu legi la riĉan programon.
Rendevuo en Rostrenen plej multe kiel eble !

Jarkunveno kaj festo

Januaro 2025 en St-Brieuc

Post la jarkunveno matene, ĉiuj kluboj proponis kantojn, deklamadon, krucenigmon, retan renkontiĝon …

Rimleteroj de Marjorie Boulton kaj William Auld
Pluraj gajaj kantoj kun Lannion
Lavmaŝino ne plu funkcias … Grupo de St-Brieuc

Aŭtuna studperiodo 2024

Kvardek personoj partoprenis la studperiodon.

Ni kune tagmanĝis dimanĉon vegetaran manĝon kuirita de Darlène el loka restoracio « L’ours herbivore », tre bongusta sperto !


Kelkaj ĝoje parolis, skribis, ludis, legis … kun Elinjo LE DRU kiu proponis specialan ŝipvojaĝon, la aliaj kun Aleksandra ROBERT kaj Noël REYSSET, la cetera kun Laurent PEUCH kaj Ŝanjo ALLEN.

Kurso kun Aleksandra kaj Noël
Lerta ŝipestrino : Elinjo
Rolludoj kaj bona etoso kun amikoj de Vannes, Lorient Lannion, St-Brieuc kaj Douarnenez !

Tanzanio : universala kongreso

Nia asocio tutkore subtenas la organizadon de UK & Infana kongreso en Tanzanio. Ĝi okazos en la urbo Aruŝa de la 3a ĝis la 10a de aŭgusto.

Ni tial decidis monhelpi :

– la agadon de 3 tanzanaj spertaj esperantistoj por la disvastigo de Esperanto en Tanzanio per monhelpo al Esperanto Plus

– la partoprenon de 3 infanoj al la infana kongreso per monhelpo al via retprojekto far de kanadaj esperantistoj.

POR HELPI :

https://chuffed.org/project/j5v3wns8znui0n0

Bonan kaj fruktodonan kongreson, unuafoje en Afriko.

Des infos sur l’asso

Article écrit par Jean-Yves Jégou

AG 2024 à Plouézec

Histoire

L’association « Armor Espéranto », dont le siège est à la maison des associations de St-Brieuc, existe depuis plus de 40 ans.
Elle a plusieurs objectifs :
1) faire connaître l’Espéranto et l’enseigner
2) mettre en relation les espérantophones du département en leur proposant des rencontres conviviales et des cours de perfectionnement
3) accueillir les espérantophones étrangers de passage dans notre région
4) faciliter les déplacements de ses membres à l’étranger.

L’espéranto n’est pas la langue d’un pays. C’est une langue « construite » qui existe depuis 1887. Elle est reconnue par l’Unesco. Sa vocation est de faire en sorte que chacun puisse comprendre l’autre en utilisant la même langue. Ses racines sont essentiellement latines et anglo-saxonnes. Sa grammaire est simple et ne comporte aucune exception. Sa structure visionnaire lui permet de s’adapter à l’évolution du vocabulaire : c’est une langue moderne et vivante.

L’Espéranto est dite « langue éthique » parce que tous ceux qui l’utilisent ont dû l’apprendre et que personne n’est « avantagé » puisque ce n’est la langue d’aucun pays. C’est une langue « en plus », qui n’a pas vocation à supplanter les autres langues, qu’elles soient nationales ou régionales. Parlée dans plus de 110 pays, l’Espéranto est la plus facile des langues : sa conception rationnelle permet d’atteindre un bon niveau d’usage bien plus rapidement qu’avec les autres langues. 

Réalisations

Des cours d’initiation et d’approfondissement sont proposés chaque semaine à St-Brieuc, Dinan, Plouézec, Pleudaniel, Lannion. Un WE d’études a lieu chaque année soit au printemps, soit à l’automne, avec des groupes de différents niveaux. Des séances de découverte et d’initiation à la langue ont eu lieu auprès des scolaires à Paimpol, Guingamp, Rostrenen, Lannion et Plérin.
L’association reçoit des espérantistes étrangers de passage dans notre région, qui, en échange, proposent des conférences pour faire découvrir leur pays ou leurs passions. Les derniers étaient originaires de Hongrie, de Chine, de Turquie.
Des membres de l’association participent au congrès annuel européen (Strasbourg en mai 2024) ou mondiaux (Canada en 2022, Italie en 2023, Tanzanie en 2024). C’est l’occasion de rencontrer des personnes de tous horizons et de se comprendre en parlant la langue commune : l’Espéranto. Ce sont des moments privilégiés pour nouer des contacts et s’ouvrir à d’autres cultures.
Des rencontres conviviales sont organisées dans les Côtes-d’Armor, pour se retrouver ou pour découvrir la région en pratiquant l’Espéranto.

La chorale « Interkant » permet de chanter en Espéranto.
Grâce au « pasporta servo », qui est le recueil mondial des adresses des personnes recevant les espérantistes de passage, il est possible de voyager à travers le monde en étant hébergé gratuitement quelques jours chez l’habitant, de faire des découvertes différentes et souvent plus enrichissantes que celles proposées par les organismes de tourisme, et surtout de se faire comprendre sans difficulté puisque tous utilisent la même langue : l’Espéranto. S’il le souhaite et s’il en a la possibilité, chaque espérantiste peut proposer d’accueillir des voyageurs parlant l’Espéranto.

Projets

Poursuivre les séances de découverte auprès des jeunes, notamment dans les établissements scolaires.

Accueillir les personnes intéressées par cette langue et les valeurs qu’elle porte, ainsi que les personnes qui ont pu la découvrir et commencer à l’apprendre sur internet grâce à «Duolingo » ou « Lernu.net ».

Proposer de nouvelles rencontres d’espérantistes et organiser un séjour en groupe au château de Grésillon à Baugé-en-Anjou, domaine dédié à l’apprentissage de l’Espéranto, recevant apprenants et enseignants venant du monde entier : une occasion unique de parler du matin au soir la même langue pendant une semaine avec des personnes de diverses nationalité.


Pour nous joindre : 

Prezidanto…ĉe…armor-esperanto.fr

Trigo en Rostrenen

Verkis Fransoazo, fransoazo@gmail.com

La 20-an de marto 2024

Unua etapo

  • Viziti kelkajn publikajn lokojn en mia nova urbeto, Rostrenen 22110 por prezenti min kiel esperantistinon kaj anonci la viziton de S-ro PENG Ĉeng Ming.
  • Kolekti la kontaktojn kaj preferatajn komunikmanierojn.
  • Lasi la afiŝon kun lia foto kaj mia telefonnumero.

Dua etapo 

  • Sendi retmesaĝon kun la sama informo kaj afiŝeto (neniu respondis!)

Tria etapo

  • Mendi belaspektajn gazetojn, Le Monde de l’Espéranto, senpage en Espéranto France (fakte mi hazarde renkontis Victor Simonnet en Zoom kaj ni kune organizis la sendon.)
    Stampi mian nomom kaj telefonnumeron sur la kovrilpaĝoj.

Kvara etapo

  • Rendevui kun respondeculoj kaj anonci:
  • ĉu, ke eble estos ankaŭ lia filino Peonio, 
  • ĉu, ke li ne venos kaj mi nuligas lian viziton ĉar li estas jam “tro laca pro la vojaĝo”.
  • Malagrable legi retmesaĝon de herbotea trinkejo kaj tizanvendejo, rifuzante nian viziton “ĉar ĝi ne kongruas kun la programaro”. Dum mi estas klientino tie, laste mi venis kun mia filino Marĵolen por aŭskulti koncerton de turka muziko…
  • Malagrable kaj surprize aŭdi de la antaŭe entuziasma bibliotekistino, ke fine ne estos loko por miaj 6 grandaj belaj afiŝoj faritaj de Armor Esperanto, krome, ke la merkredo ne taŭgas ĉar la publiko estas nur rapide pasantaj infanoj de la apuda muziklernejo, kaj laste, imagu kion? ke ŝi informiĝis pri Esperanto ĉe la urbestraranoj, kaj la verdikto falis: la lingvo ne estas sufiĉe disvastigata!!!
    Ŝi tamen tre volonte akceptis plurajn ekzemplerojn de Le Monde de l’Espéranto, uf!

Kaj kio poste? … Ĉio tio, tiu bela strategio donis neniun rezulton!

Efikis nur UNU STRATEGIO:

Alain GILFORT, kiu konas instruistinon de la lernejo, kontaktigis nin unu kun la alia!

Alain estas antaŭa esperantisto nun loĝanta en vilaĝo proksima al Rostreno, Paule, kiu volontulis kiel gvidanto pri permakulturo en la publika lernejo 100 metrojn de mia domo.

Cetere, amuza anekdoto: li aĉetis antaŭ unu jaro elektran bluan kuŝtriciklon (tute novan kaj sen sunpaneloj, male al la mia, kiu aspektas kiel kaduka riparita memkonstruita kosmoŝipo)

Nur du esperantistoj kaj ili posedas la du nuraj elektraj kuŝtricikloj de la regiono!

Kaj tiu persona rilatigo malfermis al ni la pordojn de la publika lernejo!

Tiel mi unue vizitis instruistinon kiu rekonis min kiel violonistinon (ŝi mem kantas surstrate, dum bazaroj, kaj tiel renkontis min). Kaj tri aliajn klasojn!

Ŝi ekhavis la ideon peti de Trigo pentri sur etikedojn la nomojn de ĉiuj infanoj per ideogramoj. Li multe strebis, multe pli ol ni supozis! Ekz. de malfacilo por transkribi nomojn: li devas scii, ĉu temas pri knabo aŭ knabino!

Poste en ĉiuj ceteraj klasoj, Trigo pentris individuajn etikedojn! Kia pacienco!

Ege interese estis kompari la parte silaban, parte sonan kaj parte signifan sistemon de la ĉina kun nia fonetika skribsistemo.

Ekzemple, por skribi mian Esperantan azian kromnomon “Oazo”, estas du signoj: “verda” kaj “insulo”.

Kompreneble, ĉar ankaŭ Trigo iom muzikas, per metala fluto, ni kune finis ĉiun lecionon per “SURPRIZO”: tre fama ĉina kanto!

Ni kune muzikis, violono kun fluto, la kanton Jasmeno, kiun mi lernis de Arko, en la 55-a BET en Panevėžys (Litovujo) antaŭ 5 jaroj, kaj plu lernis de Sanoza, kiu vizitis min, veturigite de Amapola kaj Lorento. 

Kaj poste Trigo kantis ĝin en la ĉina! Se vi vidus la grandajn okulojn de kelkaj infanoj!

Ĉu vi sciis, ke la ĉinaj amatoraj muzikistoj uzas alternativan, surogatan kodsistemon por noti melodiojn? Temas pri pli facila sistemo ol solfeĝo, utiliganta arabajn ciferojn! Vidi supre sur la partituro de Jasmeno.

La duan tagon, kvara klaso, alveni Peonio kun Timothée kaj Pauline kun Sylvère.

Pauline zorgis pri la infanetoj en la granda gimnastika ĉambro, dum Peonio majstre prelegis por la etaj infanoj!

Vere, niaj elpaŝoj en la publika lernejo estis bela sukceso! La infanoj sekvis nin kaj alvokis nin de la korto, kriante “Mi amas Ĉinujon!” kaj instruistino (tiu, kiu konis min kiel muzikistinon) petis, ke mi revenu por paroli nur pri Esperanto! Mi disdonis po unu “Le Monde de l’Espéranto” por ĉiu instruistino kaj po unu ĉinan belan poŝtmarkon por ĉiu infano (pli ol 100) (dankon, ĉina vendisto de sunpanelo por mia trenĉaro!)

Posttagmeze ni iris al tesalono, sed la posedanto apenaŭ interesiĝis, Trigo do ne montris la teceremonion. Sed ni trinkis interesajn jasmenan teon (kompreneble!) kaj kafojn kun fungo Reishi, kiun Peonio kaj Trigo kompreneble konis (kaj mi tute ne).

Alvenis du teumantoj, kiuj ege interesiĝis pri Esperanto, Peonio kaj mi tre vigle interparolis, Trigo kaj mi kunmuzikis por ili, kaj ili invitis min prelegi al sia nova asocia kafejo en Botcanou (Glomel).

Certe alvenos pluraj aliaj fotoj faritaj de la aliaj instruistinoj. Ni devos maski la vizaĝojn de la infanoj.

Gaby en Saint-Quay-Perros : omaĝo

Dank’al Maja, amikino de Gaby, esperantistoj kaj amikoj renkontiĝis la 17an de marto por omaĝo kvin jaroj post la forpaso de Gaby Tréanton. Pluraj personoj, interalie du urbestroj de tiu urbeto, proponis anekdotojn, memoraĵojn, poemojn kaj kantojn, por tiu granda sinjorino kiu bele semis Esperanton, trezoron, en sia ĉirkaŭaĵo.

Bretonaj kantistoj

À l’initiative de Maja, amie de Gaby, espérantistes et amis se sont retrouvés à Saint-Quay-Perros pour un après-midi hommage, cinq ans après le décès de Gaby. Plusieurs personnes, dont deux maires de cette commune, ont partagé des anecdotes, des moments de mémoire, des poèmes et des chants, pour cette grande dame qui avait à coeur de transmettre l’espéranto, comme un trésor, autour d’elle.

Loka artisto : Vivien Gamba

Loka artisto : Vivien Gamba

Poemo ŝatata de Gaby : Hélène kaj Dimitri lernigis ĝin al la ĉeestantoj.

Mado, kiu loĝas en St-Quay-Perros kunportis foton de lernantoj (Didier kaj Catherine Cadiou) kun Gaby instruistino.
Plie, Olivier Houzet, urbestro, anoncis ke baldaŭ aperos en St-Quay-Perros, ŝildon
« Rue Gabrielle Tréanton »

Mado, habitante de Saint-Quay-Perros est venue avec une photo de classe avec Didier et Catherine Cariou (à droite de l’ardoise) et Gaby, l’institutrice.
Par ailleurs, le maire, Olivier Houzet a annoncé qu’une rue de la commune portera le nom de  » Rue Gabrielle Tréanton ».

« Older posts

© 2026 Armor Esperanto

Theme by Anders NorenUp ↑