L’association « Armor Espéranto », dont le siège est à la maison des associations de St-Brieuc, existe depuis plus de 40 ans. Elle a plusieurs objectifs : 1) faire connaître l’Espéranto et l’enseigner 2) mettre en relation les espérantophones du département en leur proposant des rencontres conviviales et des cours de perfectionnement 3) accueillir les espérantophones étrangers de passage dans notre région 4) faciliter les déplacements de ses membres à l’étranger.
L’espéranto n’est pas la langue d’un pays. C’est une langue « construite » qui existe depuis 1887. Elle est reconnue par l’Unesco. Sa vocation est de faire en sorte que chacun puisse comprendre l’autre en utilisant la même langue. Ses racines sont essentiellement latines et anglo-saxonnes. Sa grammaire est simple et ne comporte aucune exception. Sa structure visionnaire lui permet de s’adapter à l’évolution du vocabulaire : c’est une langue moderne et vivante.
L’Espéranto est dite « langue éthique » parce que tous ceux qui l’utilisent ont dû l’apprendre et que personne n’est « avantagé » puisque ce n’est la langue d’aucun pays. C’est une langue « en plus », qui n’a pas vocation à supplanter les autres langues, qu’elles soient nationales ou régionales. Parlée dans plus de 110 pays, l’Espéranto est la plus facile des langues : sa conception rationnelle permet d’atteindre un bon niveau d’usage bien plus rapidement qu’avec les autres langues.
Réalisations
Des cours d’initiation et d’approfondissement sont proposés chaque semaine à St-Brieuc, Dinan, Plouézec, Pleudaniel, Lannion. Un WE d’études a lieu chaque année soit au printemps, soit à l’automne, avec des groupes de différents niveaux. Des séances de découverte et d’initiation à la langue ont eu lieu auprès des scolaires à Paimpol, Guingamp, Rostrenen, Lannion et Plérin. L’association reçoit des espérantistes étrangers de passage dans notre région, qui, en échange, proposent des conférences pour faire découvrir leur pays ou leurs passions. Les derniers étaient originaires de Hongrie, de Chine, de Turquie. Des membres de l’association participent au congrès annuel européen (Strasbourg en mai 2024) ou mondiaux (Canada en 2022, Italie en 2023, Tanzanie en 2024). C’est l’occasion de rencontrer des personnes de tous horizons et de se comprendre en parlant la langue commune : l’Espéranto. Ce sont des moments privilégiés pour nouer des contacts et s’ouvrir à d’autres cultures. Des rencontres conviviales sont organisées dans les Côtes-d’Armor, pour se retrouver ou pour découvrir la région en pratiquant l’Espéranto.
La chorale « Interkant » permet de chanter en Espéranto. Grâce au « pasporta servo », qui est le recueil mondial des adresses des personnes recevant les espérantistes de passage, il est possible de voyager à travers le monde en étant hébergé gratuitement quelques jours chez l’habitant, de faire des découvertes différentes et souvent plus enrichissantes que celles proposées par les organismes de tourisme, et surtout de se faire comprendre sans difficulté puisque tous utilisent la même langue : l’Espéranto. S’il le souhaite et s’il en a la possibilité, chaque espérantiste peut proposer d’accueillir des voyageurs parlant l’Espéranto.
Projets
Poursuivre les séances de découverte auprès des jeunes, notamment dans les établissements scolaires.
Accueillir les personnes intéressées par cette langue et les valeurs qu’elle porte, ainsi que les personnes qui ont pu la découvrir et commencer à l’apprendre sur internet grâce à «Duolingo » ou « Lernu.net ».
Proposer de nouvelles rencontres d’espérantistes et organiser un séjour en groupe au château de Grésillon à Baugé-en-Anjou, domaine dédié à l’apprentissage de l’Espéranto, recevant apprenants et enseignants venant du monde entier : une occasion unique de parler du matin au soir la même langue pendant une semaine avec des personnes de diverses nationalité.
Viziti kelkajn publikajn lokojn en mia nova urbeto, Rostrenen 22110 por prezenti min kiel esperantistinon kaj anonci la viziton de S-ro PENG Ĉeng Ming.
Kolekti la kontaktojn kaj preferatajn komunikmanierojn.
Lasi la afiŝon kun lia foto kaj mia telefonnumero.
Dua etapo
Sendi retmesaĝon kun la sama informo kaj afiŝeto (neniu respondis!)
Tria etapo
Mendi belaspektajn gazetojn, Le Monde de l’Espéranto, senpage en Espéranto France (fakte mi hazarde renkontis Victor Simonnet en Zoom kaj ni kune organizis la sendon.) Stampi mian nomom kaj telefonnumeron sur la kovrilpaĝoj.
Kvara etapo
Rendevui kun respondeculoj kaj anonci:
ĉu, ke eble estos ankaŭ lia filino Peonio,
ĉu, ke li ne venos kaj mi nuligas lian viziton ĉar li estas jam “tro laca pro la vojaĝo”.
Malagrable legi retmesaĝon de herbotea trinkejo kaj tizanvendejo, rifuzante nian viziton “ĉar ĝi ne kongruas kun la programaro”. Dum mi estas klientino tie, laste mi venis kun mia filino Marĵolen por aŭskulti koncerton de turka muziko…
Malagrable kaj surprize aŭdi de la antaŭe entuziasma bibliotekistino, ke fine ne estos loko por miaj 6 grandaj belaj afiŝoj faritaj de Armor Esperanto, krome, ke la merkredo ne taŭgas ĉar la publiko estas nur rapide pasantaj infanoj de la apuda muziklernejo, kaj laste, imagu kion? ke ŝi informiĝis pri Esperanto ĉe la urbestraranoj, kaj la verdikto falis: la lingvo ne estas sufiĉe disvastigata!!! Ŝi tamen tre volonte akceptis plurajn ekzemplerojn de Le Monde de l’Espéranto, uf!
Kaj kio poste? … Ĉio tio, tiu bela strategio donis neniun rezulton!
Efikis nur UNU STRATEGIO:
Alain GILFORT, kiu konas instruistinon de la lernejo, kontaktigis nin unu kun la alia!
Alain estas antaŭa esperantisto nun loĝanta en vilaĝo proksima al Rostreno, Paule, kiu volontulis kiel gvidanto pri permakulturo en la publika lernejo 100 metrojn de mia domo.
Cetere, amuza anekdoto: li aĉetis antaŭ unu jaro elektran bluan kuŝtriciklon (tute novan kaj sen sunpaneloj, male al la mia, kiu aspektas kiel kaduka riparita memkonstruita kosmoŝipo)
Nur du esperantistoj kaj ili posedas la du nuraj elektraj kuŝtricikloj de la regiono!
Kaj tiu persona rilatigo malfermis al ni la pordojn de la publika lernejo!
Tiel mi unue vizitis instruistinon kiu rekonis min kiel violonistinon (ŝi mem kantas surstrate, dum bazaroj, kaj tiel renkontis min). Kaj tri aliajn klasojn!
Ŝi ekhavis la ideon peti de Trigo pentri sur etikedojn la nomojn de ĉiuj infanoj per ideogramoj. Li multe strebis, multe pli ol ni supozis! Ekz. de malfacilo por transkribi nomojn: li devas scii, ĉu temas pri knabo aŭ knabino!
Poste en ĉiuj ceteraj klasoj, Trigo pentris individuajn etikedojn! Kia pacienco!
Ege interese estis kompari la parte silaban, parte sonan kaj parte signifan sistemon de la ĉina kun nia fonetika skribsistemo.
Ekzemple, por skribi mian Esperantan azian kromnomon “Oazo”, estas du signoj: “verda” kaj “insulo”.
Kompreneble, ĉar ankaŭ Trigo iom muzikas, per metala fluto, ni kune finis ĉiun lecionon per “SURPRIZO”: tre fama ĉina kanto!
Ni kune muzikis, violono kun fluto, la kanton Jasmeno, kiun mi lernis de Arko, en la 55-a BET en Panevėžys (Litovujo) antaŭ 5 jaroj, kaj plu lernis de Sanoza, kiu vizitis min, veturigite de Amapola kaj Lorento.
Kaj poste Trigo kantis ĝin en la ĉina! Se vi vidus la grandajn okulojn de kelkaj infanoj!
Ĉu vi sciis, ke la ĉinaj amatoraj muzikistoj uzas alternativan, surogatan kodsistemon por noti melodiojn? Temas pri pli facila sistemo ol solfeĝo, utiliganta arabajn ciferojn! Vidi supre sur la partituro de Jasmeno.
La duan tagon, kvara klaso, alveni Peonio kun Timothée kaj Pauline kun Sylvère.
Pauline zorgis pri la infanetoj en la granda gimnastika ĉambro, dum Peonio majstre prelegis por la etaj infanoj!
Vere, niaj elpaŝoj en la publika lernejo estis bela sukceso! La infanoj sekvis nin kaj alvokis nin de la korto, kriante “Mi amas Ĉinujon!” kaj instruistino (tiu, kiu konis min kiel muzikistinon) petis, ke mi revenu por paroli nur pri Esperanto! Mi disdonis po unu “Le Monde de l’Espéranto” por ĉiu instruistino kaj po unu ĉinan belan poŝtmarkon por ĉiu infano (pli ol 100) (dankon, ĉina vendisto de sunpanelo por mia trenĉaro!)
Posttagmeze ni iris al tesalono, sed la posedanto apenaŭ interesiĝis, Trigo do ne montris la teceremonion. Sed ni trinkis interesajn jasmenan teon (kompreneble!) kaj kafojn kun fungo Reishi, kiun Peonio kaj Trigo kompreneble konis (kaj mi tute ne).
Alvenis du teumantoj, kiuj ege interesiĝis pri Esperanto, Peonio kaj mi tre vigle interparolis, Trigo kaj mi kunmuzikis por ili, kaj ili invitis min prelegi al sia nova asocia kafejo en Botcanou (Glomel).
Certe alvenos pluraj aliaj fotoj faritaj de la aliaj instruistinoj. Ni devos maski la vizaĝojn de la infanoj.
Dank’al Maja, amikino de Gaby, esperantistoj kaj amikoj renkontiĝis la 17an de marto por omaĝo kvin jaroj post la forpaso de Gaby Tréanton. Pluraj personoj, interalie du urbestroj de tiu urbeto, proponis anekdotojn, memoraĵojn, poemojn kaj kantojn, por tiu granda sinjorino kiu bele semis Esperanton, trezoron, en sia ĉirkaŭaĵo.
Bretonaj kantistoj
À l’initiative de Maja, amie de Gaby, espérantistes et amis se sont retrouvés à Saint-Quay-Perros pour un après-midi hommage, cinq ans après le décès de Gaby. Plusieurs personnes, dont deux maires de cette commune, ont partagé des anecdotes, des moments de mémoire, des poèmes et des chants, pour cette grande dame qui avait à coeur de transmettre l’espéranto, comme un trésor, autour d’elle.
Loka artisto : Vivien Gamba
Poemo ŝatata de Gaby : Hélène kaj Dimitri lernigis ĝin al la ĉeestantoj.
Mado, kiu loĝas en St-Quay-Perros kunportis foton de lernantoj (Didier kaj Catherine Cadiou) kun Gaby instruistino. Plie, Olivier Houzet, urbestro, anoncis ke baldaŭ aperos en St-Quay-Perros, ŝildon « Rue Gabrielle Tréanton »
Mado, habitante de Saint-Quay-Perros est venue avec une photo de classe avec Didier et Catherine Cariou (à droite de l’ardoise) et Gaby, l’institutrice. Par ailleurs, le maire, Olivier Houzet a annoncé qu’une rue de la commune portera le nom de » Rue Gabrielle Tréanton ».
Pluraj anoj de Armor Esperanto partoprenas sumoo-legadon. Ŝanjo proponis recenzon pri Muminvalo. Ĝi aperas sube, bonan legadon. Ankaŭ vi povus prepari recenzon por aliaj legantoj, ne hezitu !
Kometo en muminvalo De Tove Jannson, tradukita el la sveda de Sten Johansson. Eldono Esperanto-Asocio de Britio
Skandinavio instigas malrapidan vojaĝon tra vastaj silentaj spacoj. Mistera etoso invitas al revo, meze de bruma pejzaĝo aperas supernaturaj estaĵoj, ne ĉiam simpatiaj kiel ogroj, gigantoj, troloj aù koboldoj, vivantaj en montoj kaj sub la tero. En granda Nordo regas natureco sovaĝa kaj ne atingebla. Muminoj estas kompatindaj troloj, afablaj kaj helpemaj. La valo, kie ili loĝas, estas tre bela, plena de feliĉaj bestetoj kaj verdaj arbaregoj. La rivero fluas tra la herbejoj kaj faras kurbiĝon ĉirkaù la blua mumindomo, kie ĉiuj estas bonvenaj. Tiel agrabla kaj sekura estas vivo dum varma somero kun gardeno plena da floroj kaj fruktoj.
Mumintrolo, la heroo, feliĉe vivas kun sia familia rondo. Ĉiu neatendita evento naskas scivolemon. Li, brave alfrontas danĝeron. Amiko besteto Snif ambicias travivi grandajn aventurojn, kie li estas la pioniro malkovrantan trezoron, bedaùrinde estas tiel timema ke ĉio aperas dangera, enorme danĝera, terurega kaj riska. Patrino, tute ĉarma figuro, zorgas pri feliĉo kaj beleco de la mumdomo. Krom prepari buterpanon kaj bonbonojn por piknikoj, angelkaĉon por festoj kaj lanajn kalesonojn por malvarmeco, ŝi ankaù okupiĝas pri kolekto da konkoj por ĉirkaùi la florbedojn. Patro, ne nur konstruis la bluan mumdomon kaj faris balancilon, li kapablas ripari ĉion ajn kaj solvi eĉ kiel savi la mondon de perei. Li faras ponton tra la rivero kaj tiel malfermas pordon al nekonata mondo. Meze de pluvega nokto, alvenas mizera Moskorato, la malĝoja filozofo, kiu anoncas baldaùan katastrofon. Kun Moskorato, ĉio ĉiam fiaskas sed tute ne gravas. Tage, li konstruas la tutan universon sur la veranda tablo. ‘Li loĝadis sola tiel longe, ke li diras ion ajn, kio plaĉas al li’. La sekvan matenon, la tuta valo estas kovrita per griza pulvo, kiu, laù Moskorato, signifas proksiman pereon de la tero pro atako de ruĝa kometo. Vidante la malĝojon de la infanoj, la gepatroj decidas sendi ili esplori por trovi la observatorion, kie oni scias ĉion pri la universo. Ĉu estas dangeraj steloj ? Ĉu la universo estas nigra ? Patro konstruas floson, tiel komencas la granda vojaĝo. Ili renkontiĝas kun Mumriko, kiu ĉiam prenas sian busĥarmonikon kaj ludas la kanton pri aventuroj, kiuj ne estas konvene grandaj sed tute enormaj
La observatorio, celo de la esploro, situas je la pinto de Soleca Montaro. Ĝi ludas ĉefrolon en la raconto. Unue ĝi staras kiel ombro kontraù la ĉielo. Kiam ili alproksimiĝas, ĝi iĝis pli kaj pli kruta kun sovaĝaj ravinoj, senfundaj truoj. Sube la tero estis nur lafo La videblaj vivuloj estas giganta saùro, pulpo, venena angosturo kaj pli alte agresema kondoro. Super la nuboj, situas la observatorio, kie ili ricevas la novaĝon : la ruĝa kometo tanĝos la teron la sepan de aùgusto, post tri tagoj.Ĝi iĝas pli kaj pli ruĝa kiel malica okulo.
Survoje aperas multaj estaĵoj : hatifnatoj, senvisaĝaj, malgrandaj kaj blankaj, sub tero fajroj-spiritoj, ankaù Hemuloj kolektantoj de insektoj. Kiam Mumintrolo savas Snorkfraùlino, tuj ili enamiĝas ! La ĉefrolon ludas la arbaro de granda nordo, sovaĝa, feroca, kruela, ne atingebla. Impresa scenejo de la giganto potenco de la 4 elementoj : la aero, la akvo, la tero kaj la fajro, ne loko por vivantaj estaĵoj..
Kial mi ŝatis la libron ? Sen kontroli, oni scias kiu parolas. Ŝajnas ke ĉiu karaktero estis vivigata individue, same kiel aktoroj, kiuj unue lernas propran rolon antaù kunroli. La priskribo de la pejzaĵo kreas potencan imaĝpovon de la norda natureco La kontrasto inter la ĉarma naiveco de de la grupo de Mumintrolo kaj la sovaĝa arbaro, Soleca montaro kaj danĝera ruĝa kometo La kvalito de elektitaj vortoj : La miriado da steloj sur la nokta ĉielo – lafo, grenato, glimi, zumi Plenplena de amuzaj vortoj : kamenklapŝnuroj, ŝrankobutonoj
30 personoj partoprenis en bona etoso. Vespere kelkaj vespermanĝis en krespejo.
Krespejo Les Druides
Dankon al la instruistoj : Noël Reysset por la komencantoj Jérôme Caré por la komencintoj Claude Bensimon por la progresantoj Chantal Allen kaj Laurent Peuch kiuj proponis aktivaĵojn al babilantoj.
2 komencantinoj malkovris la lingvon kun NoëlKelkaj laboremaj komencintoj kun Jérôme
Grupo de progresantoj kun Claude, de 10 ĝis 12 ĉeestantoj laboris pri gramatiko, babilis pri temoj kiel ekzemple akvo
Grupo de progresantoj kun Claude
Babilantoj sabaton parolis pri volontuloj en Tuluzo, volontuloj en TEJO, pri denaskuloj, pri aktualaĵoj… Dimanĉon,okazis ekzercoj pri improvizado (teatraĵo), skribado, kaj legado (Bobelarto Jena Ĵanis 1910)La manĝoĉambro estis plenplena
En novembro 2022, 42 personoj partoprenis esperantan semajnfinon en Pluezek. Sabaton vespere ni kunvenis por ĝenerala asembleo de Armor Esperanto.
Du gastoj partoprenis, Michel Dechy el norda regiono kaj Murat Ozdizdar el Turkujo. Ili ambaŭ vizitis lernantojn, Michel en la bazlernejo de Pluezek, kaj Murat en la mezlernejo de Plérin.
À l’initiative de l’ ADIJ 22 (Association départementale Information jeunesse des Côtes d’Armor ) et de Cap à Cité, ce forum a été organisé à Binic à destination de groupes de jeunes le mercredi 26 octobre. Les jeunes venaient de différentes structures du département et ont participé à des cours express d’espéranto de 30 min avec Laurent Peuch.
Autour du stand, les participants ont découvert cette nouvelle langue avec beaucoup d’intérêt ! Etaient présents également des jeunes (de Pologne, Azerbaïdjan…) en service volontaire européen.
Chaque adhésion est un soutien à la langue ESPERANTO. Elle doit être signalée à votre responsable de club pour recevoir les informations au plus vite ! Nous vous attendons à l’AG de novembre et aux deux journées organisées à Plouézec avec un programme intéressant et adapté pour tous les niveaux, de débutant à locuteur plus expérimenté. Ne manquez pas ce RDV à la salle des fêtes de Plouézec, venez nous rejoindre, le programme complet est dans l’agenda ici .
Pour adhérer, toutes les informations sont données en cliquant sur le lien suivant
Tarifs 2022 2023 pour adhérer à Armor Esperanto – 50 € pour l’année adhésion à l’association nationale, régionale et départementale – 12 € pour les personnes non imposables
Commentaires récents