Nia kara Gaby forlasis nin

Eŭropa bunto, Strasburgo, 2004

Kun granda aflikto Maja anoncas al vi la morton de Gaby, en ŝia 99a jaro.
Ŝi forpasis la lastan nokton en sia ĉambro de la maljunulejo de Tregastel.
Ekde kelkaj monatoj, ŝi ne sufiĉe manĝis, pro problemoj en ezofago. Plie, ŝi suferis de multaj ostrompiĝoj, la lastaj ne plu operacieblaj.
Ŝi serene adiaŭis nian mondon.
Ŝia entombigo okazos la venontan merkredon, la 10an de aprilo, en du partoj :
– religia ceremonio : 13 h 30 en la preĝejo de St-Quay-Perros
– civila ceremonio : 15 h 30 en la kremaciejo de Bégard.

La  impona kontribuado de Gaby por la Esperanta movado longtempe restos en niaj memoroj.

Gaby rigardas antaŭen !
Ŝi ĉiam havos belan lokon en koro de esperantistoj.

 

Gaby kun junaj esperantistoj, Jade kaj Guilherme.

Dancado de Gaby en 2016 dum la renkontiĝoj de Plouézec, ŝi estis 96 jaraĝa!

 

Eŭropa bunto, Strasburgo, 2004

 

Gaby, bunta esperantistino

Gorazde kie Gaby instruis esperanton sur la strato, en parkejoj en 1999

 

Sarajevo 1999 :  Gaby,  Josette, Nicole kaj ŝia fratino vizitis Mustafa Resulovic, esperantisto, kun kiu ili faris ege emocieman viziton de la urbo kiu tiom suferis pro la milito.

 

Bona espero 1999 : Ĝoja aro da infanoj!

 

La 1a de aprilo : ludema Gaby

 

Bona espero 1999 : Vojaĝo kun Hélène kaj Jean-Caude

 

Gaby en 1995

 

Grésillon en aprilo 1994, kun Isabelle Clopeau, dum infansemajno

 

Gaby instruistino en insulo Bréhat

Penetraj bluaj okuloj neniam forgeseblaj
Volema, rezoluta aù malcedema, elektu !
 Ĉiam interesiĝis pri vivo kaj zorgis pri aliaj
Sulkiĝita ĉarma malgranda pomo
Granda sinjorino
 Nia patriarkino
Tutkore dankon
                                               Chantal Allen
Katalin Kovats diskonigas la informon en edukado.net kaj petas vin lasi mesaĝojn, memoraĵojn kaj kondolencojn sub ŝia prezento en la panteono.
Multege da homoj amis Gaby kaj estas dankemaj al ŝi.

2 commentaires

Leave a Comment