Martaj novaĵoj

Saluton karaj esperantistoj el Armor-Esperanto,

Jen kelkaj informoj, bedaŭrinde(?) nur en Esperanto. La francan version petu al via instruisto 🙂

– La 12a okazas kunveno de bretona federacio en Loudéac. Tie eblos aĉeti librojn, preni lastan numeron de gazeto Verda Triskelo kaj ankaŭ trovi aliĝilon por Pluezek 2017.

– La ciferan version de tiu ĉi aliĝilo vi trovos ĉe http://armor-esperanto.fr.

– En majo, 5 el ni vojaĝos al kaj en Pollando.

– KER-ekzameno okazos sabaton la 10an de junio en Saint-Brieuc. Ni ne planis printempan studperiodon, sed ni trovu rimedon por ekzerci la ekzamenotojn.

– Grezijono proponas intensivajn kursojn de la 15a ĝis la 21a de aprilo. Ne hezitu!
http://www.gresillon.org/spip.php?rubrique20

– 21a Pluezeka Renkontiĝo ekos lundon la 14an de aŭgusto, nia teamo jam pretas akcepti viajn aliĝojn. Vizitu la retejojn http://armor-esperanto.fr aŭ http://www.pluezek-esperanto.net. Sendu demandojn al pluezek@armor-esperanto.fr

– 6 poloj ĉeestos en Pluezek, el ili 3 proponos aŭ kursojn por babilantoj aŭ poeziklubon.

– Nian junan civitan servistinon Jade povas vi kontakti ĉe oficejo@armor-esperanto.fr

Bonan esperantumadon al ĉiuj,
Amike,
Jérôme Caré
http://armor-esperanto.fr

Leave a Comment