Karaj instruistoj,
por viaj lernantoj, eblas aldoni demandojn kaj tekstojn al filmetoj por ke spektantoj estu atentemaj !
Mi elŝutis bonegan filmeton pri UK – Universale Kongreso en Lahti 2019 (dankon al personoj kiuj preparis ĝin !).
Poste, mi aldonis tekstojn kaj demandojn per H5P, komputila ilo (el Norvegio).
En VEKI (53-a Virtuala Esperanto-Konferenco ILEI), mi rapide prezentis ĝin, vi povas spekti ĉi-tie tiun ekzemplon de filmeto kun demandoj :
Teknika problemo okazas nun, sed videaĵo baldaŭ spekteblos …
Tiu filmo celas personojn kiuj neniam partoprenis UK-on, poste alvenos klarigoj pri Finnlando, pri UK, pri esperantistaj renkontiĝoj aŭ pri lingvaĵo…
Laŭ mia sperto, H5P povas esti bonega ilo dum virtuala instruado aŭ alikaze.
Murielle C.
Laisser un commentaire