Karaj instruistoj,
por viaj lernantoj, eblas aldoni demandojn kaj tekstojn al filmetoj por ke spektantoj estu atentemaj !
Mi elŝutis bonegan filmeton pri UK en Lahti 2019 (dankon al personoj kiuj preparis ĝin !).
Poste, mi aldonis tekstojn kaj demandojn per H5P, komputila ilo (el Norvegio).
En VEKI (53-a Virtuala Esperanto-Konferenco ILEI), mi rapide prezentis ĝin, vi povas spekti ĉi-tie tiun ekzemplon de filmeto kun demandoj : Universala Kongreso en Lahti, Finnlando 2019
Tiu filmo celas infanojn kiuj neniam partoprenis UK-on, poste alvenos klarigoj pri Finnlando, pri UK, pri esperantistaj renkontiĝoj aŭ pri lingvaĵo…
Laŭ mia sperto, H5P povas esti bonega ilo dum virtuala instruado aŭ alikaze.
Murielle C.